Tumgik
tonyodb · 1 year
Text
Tumblr media Tumblr media Tumblr media Tumblr media
Rigardante alternativojn al Tŭitero, kaze ke la plej timigaj prognozoj estos konfirmataj, mi trafis aludon al ŝajna revivigo de Tumblr, kaj mi rememoris ke mi havas ankoraŭ konton tie ĉi!
Kiel vi povos vidi en la cetero de tiu ĉi spaco, mia lasta blogaĵeto tie ĉi estas jam pli ol ses jarojn aĝa. Krome, mi iomete esploris kaj trovis ke io simila okazas al plej multaj kontoj, do eble la anoncita renaskiĝo ne estas tiom evidenta. Sed, nu, ni provu. Ja tiu ĉi ŝajnas interesa alternativo, kun eblo rapide verki, kaj sen la bruo de la pepejo.
Kio novas? Nu, eble vi jam legis mian lastatempan longan blogeron pri la novaj antaèunigoj en artefarita inteligento. Mi skribis ke vi devas esti impresita pri la novaĵoj, sed ankaŭ mi rekomendas ke vi tre zorgu pri la vereco de la tiom fama babililo chatGPT. Legu miajn kialojn ĉe mia blogo en mia domajno.
Mi daŭre esploras la aferon, kiu tre verŝajne multe influos en la estonto de la verkado, kaj ankaŭ de la arto. Pri tio ĉi lasta, en la fino de mia teksto mi mallonge aludis al la samkompania Dall-E, kapabla krei bildojn surbaze de teksta sugesto. Poste, mi trovis alian alternativon, nomatan Midjourney, kaj mi petis al ĝi ke ĝi kreu iujn bildojn. La proceduro estas foje iom konfuza, sed la rezulto estis denove gapiga, kaj vi povas mem vidi iujn provojn apude. Temas pri kvar malsamstilaj rezultoj post sugesto ke la arta inteligento desegnu ion kiel: "Zamenhofo vestita per verda kostumo de taŭrludisto, batalante kontraŭ krokodiloj".
Mi lasas ke vi mem opiniu, sed ke tiuj ĉi programoj ŝanĝos la estonton de la arto, nu, pri tio mi havas neniun dubon.
2 notes · View notes
tonyodb · 8 years
Photo
Tumblr media
Parece como si hubiera querido elegir el día de su muerte. Este 14 de abril del 2016 se cumple el 70 aniversario de la muerte del más republicano de todos los militares y del más zamenhofiano de todos los esperantistas.
Julio Mangada Rosenörn falleció el Día de la República Española, justo 15 años tras la proclamación de este sistema por el que él luchó ya antes de su proclamación, y que defendió desde las primeras nubes que vivió el nuevo régimen (en el Incidente de Carabanchel) hasta el inicio de una guerra donde él fue uno de los primeros militares profesionales que se alzaron para prevenir el triunfo de la reacción.
Falleció también el mismo día, 29 años después, que el Dr. Zamenhof, el impulsor de una lengua, el esperanto, de la que Mangada fue uno de los máximos promotores en España, y también de una filosofía, el homaranismo, que encontró en Mangada a uno de sus más ardientes partidarios.
El llamada “general del pueblo” fue una de las personas más admiradas por los republicanos en su momento, y más vilipendiadas por los historiadores posteriores. De su fama e importancia da cuenta el cartel que puede verse parcialmente aquí al lado, y de forma más completa en este enlace. Va siendo hora de recordarle como se merece.
0 notes
tonyodb · 10 years
Photo
Tumblr media
Hodiaŭ estas la jarcenta datreveno de Albert Camus. Lia romano "L' Étranger" estis tradukita al Esperanto, de Michel Duc-Goninaz, kun la nomo "La fremdulo". Se vi ankoraŭ ne legis ĝin, faru nun. Impresiga verko kaj bonega traduko
0 notes
tonyodb · 11 years
Photo
Tumblr media
Hodiaŭ oni festas en Hispanio la Tagon de la Respubliko. Temas pri la datreveno de la proklamado de la Dua Hispana Respubliko, la 14-an de aprilo 2013. Kutime la respublikistoj manifestacias favore al tia reĝimo ĉiujare je tiu ĉi tago. Ĉijare, post multnombraj skandaloj ĉe la reĝa familio, la nombro videble kreskadas.
Kaj kiel omaĝo, vi povas vidi sube kopion de la afiŝo resumanta la aspirojn kaj esperojn alportatajn de tiu historia Respubliko. Ĝin vi povas vidi pli klare en mia alia retejo, kun historio pri ĝia estiĝo kaj remalkovro.
0 notes
tonyodb · 11 years
Photo
Tumblr media
Hodiaŭ forpasis, 96-jara, José Luis Sampedro, en Hispanio sufiĉe konata ekonomikisto, verkisto kaj aktivulo. Pasintjare la Madrida Universitato omaĝis lin per eldono de unu lia prozaĵo kaj du poemoj, tradukitaj al ĉ. kvardek lingvoj. Inter ili, Esperanto. La nomo de la libro estis "José Luis Sampedro, en mil kaj unu lingvoj"; la prozaĵon tradukis Antonio Valén, kaj la du poemojn Miguel Fernández.
Mi nun enretigis unu tiun poemon, tre signifan, titolitan "Kredo". Legu en mia retejo.
0 notes
tonyodb · 11 years
Photo
Tumblr media
Ne pasas tago sen tio ke ankoraŭfoje George Soros aperas en la amaskomunikiloj. Jen pro liaj financaj aktivadoj, aŭ liaj opiniesprimoj en ĉiuj forumoj, aŭ liaj politikaj apogoj.
Mi fojfoje sekvas liajn aktivadojn, kompreneble pro lia iama rilato al Esperanto, kaj iam verkis por Libera Folio pri la maniero kiel konservativuloj profitas tion eĉ por ataki prezidenton Obama. 
Tiu supozata influo super Obama estas tre ofta temo en dekstrulaj blogoj kaj amaskomunikiloj usonaj, kaj tiel oni konsideras la prezidenton kiel pupon manipulatan de tiu Soros. Jen la bildo kiu ornamas tiun ĉi tekston, kiun mi prenis el la revuo Frontpage, kaj pri kiu mi blogis hispane en mia alia blogo. Ĉefe ĉar plejmultajn homojn konfuzas liaj politikaj opinioj, tiel malfacile klaseblaj.
Do, ne mirinde ke li jen kaj jen troviĝas en la celpunkto de gazetoj. Sed nun ni havas eĉ klaĉojn!
0 notes
tonyodb · 11 years
Photo
Tumblr media
Hace unos días ha fallecido Keiji Nakazawa, el creador de Gen el Descalzo. No sé si esa es la traducción oficial, porque yo le conocí como "Nudpieda Gen", en su versión en esperanto. Un cuento terrible, sobre el militarismo japonés, la tragedia de la bomba atómica, el racismo y mucho más. Trágico y humorístico a la vez. Un magnífico ejemplo de lo que el cómic puede alcanzar en manos de genios.
0 notes
tonyodb · 12 years
Text
Prueba
jes, tio estas simpla provo
0 notes