Tumgik
#krea sona
nurknabo · 2 years
Text
EKSTREMA Esperantigado de vortoj per Esperantaj radikoj & afiksoj - Nomoj de firmaoj
Kial ĉi tiu Esperantigado estas ekstrema? Ĉar kutime nomoj de firmaoj, same kiel de landoj, urboj, ne estas tradukitaj, laŭ ilia sono oni kreas vorton. Sed hodiaŭ ni iros pli foren, ni ne nur esperantigos nomojn, sed tradukos ilin!
Fore apude, estas certa alternativa realo, alternativa realo en kiu ne la angla, sed Esperanto estas la ĉefa monda lingvo, kaj en kiu homoj koincide kreis la samajn grandajn entreprenojn/firmaojn kiujn ni havas ĉi-reale, sed kies nomoj, kompreneble, estas en Esperanto. Ni vidu, do, kiel estas tiuj ĉi nomoj, kion ni anstataŭe vidus, se ni vivus en tia realo.
Sociretejoj
Facebook
Facebook estas unu el la oftaj venontaj kazoj ĉi tie kie la traduko estas tute laŭvorta. Cetere ni eĉ jam havas la vorton esperantigitan: Vizaĝolibro. Eble eblus "Vizaĝlibro"?
Instagram
Kaj ne pensu ke ĉi afiŝo estos simple tradukoj, ĝi ankaŭ havas historion. Necesas kompreni kial oni elektis certan nomon por tiam ĝuste traduki.
"Instagram" estas kunmiksaĵo de "instant camera (tujfotilo)" kaj "telegram (telegramo)". Do, Tujgramo! Kaj mi aparte ŝatis kiel ĝi sonas.
Twitter
"Twitter", el birdoj, signifas "voko konsistanta el ripetaj temantaj sonoj". Esperante, la vorto estas pepado.
La entreprena nomo povas esti Pepado aŭ, se mi imagas ke la kreintoj volis nomon kiu sonas pli mojose, ili aldonis la sufikson -um. Do Pepumado.
Mastodon
Mastodon, mi ne scias kiom konata estas ĉi tio, estas laŭvorte nomo de elefantsimila besto, tial la maskoto de la programaro.
La vorto venas el la greka mast- "mamo" kaj - odon "dento". Aldonante -ul por ke tio havu sencon, ni havas: Mamdentulo!
Tumblr
La nomo derivas de la angla vorto "tumblelog", variaĵo en blogaro kiu emas esti pli mallonga aŭdvidaĵa afiŝado, kun teksto pli rapida kaj maldensa.
"Tumble" signifas "falo", kio laŭ mia kompreno rilatas al kio aspektas la enhava fluo en tumblelog, aro da nekonektitaj afiŝoj unu sub la alia. Tio sencas, iumaniere ni falas tra la afiŝoj per rulumado. Do ĉu ni perfekte povas diri ke ankaŭ Tvitero... aŭ mi diru Pepumado, estas tumblelog? Ĉi-kaze, oni preferis uzi pli metaforan sencon, dum en la alia oni volis esti pli laŭvorta.
Tumblr > Falumado
Reddit
Reddit estas ludo kun la vortoj "I read it".
Malfacila tio estas, ĉar, denove, estas nomo kiu funkcias en la angla. La Esperanta traduko estas "Mi legis ĝin". Sed la homoj de la paralela universo estas inteligentaj! Ili faris vortludon, kunigante la tri vortojn en unu: Mi Legis Ĝin > Legis Ĝin > Legisĝin > Legĝin. Legĝino!
Pinterest
Alia kunmiksaĵo, de "pin (desegnonajlo/prempinglo)" plus "interest (interezo)". Ni imagu ke la firmaoj de nia najbara universo estis bonaj, ne volis krei gigantan nomon kaj ne uzis antaŭelementon en la traduko de "pin". Do ni elektu inter "najlo" kaj "pinglo". Ĉar mi pensas ke ĝi sonas pli bone, mi prenos "najlo". Najlinterezo!
TikTok
Laŭ kion mi serĉis, oni diras ke TikTok estas onomatopeo de horloĝa sono, simbolante la mallongecon de la filmetoj en la aplikaĵo.
En Esperanto ni havas onomatopeon por horloĝan sonon, kaj mi antaŭdiras ke tio ne estas kiel la onomatopeo de nia dancfilmeta aplikaĵo, sed ankoraŭ bonas. TikTok en la paralela Esperanto-universo estas TikTak!
Tujmesaĝiloj
Messenger
Ne multe por diri ĉi tie, ĝi nur sekvas la saman simplan vojon de sia amiko Vizaĝlibro. Mesaĝisto!
WhatsApp
WhatsApp estas kazo preskaŭ kiel Reddit, sed pli malbona, ĉar ĝi formiĝas el angla vortludo "what's up" + "app" do la laŭvorta traduko ne estos ebla en Esperanto... Aŭ jes??
Vidu, mi elpensis du alternativojn ĉi-kaze. "What's up" estas neformala saluto. Esperante ni havas tian aferon, eĉ de ĝi ne estas io tute alia, sed variaĵo de la kutima maniero: Sal'. Do, jen, "app" = apo, "what's up" = sal > SalApo!
Tamen, kiel dirite, estas alia alternativo, kiu sonas pli mojose. Anstataŭ la mallongigo, oni uzis la kompletan vorton Saluton + apo, kaj jen ni havas: SalutApo!
Kaj mi tre ĝojas ke ĉiuj nomoj sonas ege interese. Esperantaj firmaaj nomoj ekzistu en nia universo ankaŭ.
Telegram
El tiuj nomoj kiuj venas el ekzistantaj vortoj, en Esperanta paralela universo, Telegramo!
Serĉiloj
Google
Alia nomo kun laŭvorta esperantigo. Kvankam "Google" estas misliterumo, fare de la firmaa fondinto Larry Page, de la vorto "googol", mi vidis neniun novaĵon ke tia afero okazis ĉe la Esperanto-universo.
"Googol" estas matematika termino nomanta nombron reprezentitan per la cifero sekvita de 100 nuloj, aŭ 10^100. Ĉi vorto, siavice, ekzistas en Esperanto: guglo. Do jen la nomo de la firmao: Guglo, kiun ni jam uzas en nia realo.
Bing
La vorto estis kreita kiel maniero memorigi homojn pri la sono farita en momento de malkovro kaj decidiĝo. Tio estas la ŝaltita lampo super la kapo 💡 Ĝi estas onomatopeo, kiu verŝajne ne ekzistas oficiale en nia Esperanto, sed ja en alia: "bing" plus "-o" > Bingo!
YouTube
Ankaŭ miksaĵo. "You" reprezentas ke la reteja enhavo estas kreata de individuaj uzantoj, ne de la retejo mem. "Tube" estas malnova maniero priparoli televidilon, pro ĝia aspekto. Ho, rigardu, hazarde en la alia universo oni ankaŭ nomis televidilon "tubo"! Do YouTube > ViTubo.
Aliaj
Apple
Ne klarigindas, ĉu ne? Pomo!
Microsoft
En ĉi tiu nomo mi sentis kvazaŭ mi marŝis ronde, finante tie kie mi komencis. Microsoft estas vortigo de la vortoj "microcomputer (mikrokomputilo)" kaj "software (programaro)". Tamen ne pensu ke la nomo uzos "programaro" kaj fariĝos strangaĵo. Vikipedio donas alternativon por "programaro", kiu estas ĝuste "softvaro". Do:
Microsoft > Mikrosofto
🤔 Nu, bone...
Amazon
El la serio vortoj kiuj ekzistas jam en Esperanto, Amazono!
Netflix
Plia miksaĵo. "Net" el "internet (interreto)" kaj "flix", mallongiga versio de "flicks", sinonimo por "filmo". Mi ne scias ĉu nia Esperanto tiom havas, sed la najbara Esperanto havas "reto" kiel sinonimo de "interreto". Mi ne trovis tian sinonimon por "filmo" en la paralela universo, sed tio ŝajne ne estis problemo, ĉar homoj tie sukcesis krei bonan nomon por ilia elsendfluo-servo:
Netflix > Retfilmo
Disney
"Disney" estas fakte familinomo, kaj kiel tia ĝi iros alimaniere ol la nomoj supraj. "Disney" venas el la franca kaj estas kunigo inter "de- (de-)" kaj "-isigny", loko de Calvados, Francio.
Ĉu ne estas mirinda koincido ke ekzistis iu nomata Valtero Elio Deisno ankaŭ en la alternativa Esperanto-realo kiu kreis firmaon per sia nomo? Valter Deisno! Ah, mi nur ŝatus scii ĉu Ludila Rakonto aŭ Neĝulino multe ŝanĝiĝis aŭ restis la samaj tie...
Uf! Mi pensas ke jam sufiĉas, ĉu ne? Devas manki aliaj nomoj, sed mi pensas ke mi listigis la ĉefajn. Tio estis tre interesa! La Esperantaj versioj surprize bone sonis kaj havis uzindan nomon por firmao.
Post ĉi tiu mirinda Esperantigado, mi certas ke ĉi tiu afiŝo meritas vian reblogon kaj vastigon al konatoj kaj aliaj sociretejoj!
14 notes · View notes
kreapex · 7 years
Photo
Tumblr media Tumblr media Tumblr media Tumblr media Tumblr media Tumblr media Tumblr media Tumblr media
Sorry I'm so inactive here lol. It was Wheatley's birthday on the 13th of march :0 The second drawing is of Animationispain's character in instagram! And the rest are pretty self explanatory!
22 notes · View notes