"Unue ili venis"
Unue ili venis por la komunistoj
Kaj mi ne elparolis
Ĉar mi ne estis komunisto.
Tiam ili venis por la socialistoj
Kaj mi ne elparolis
Ĉar mi ne estis socialisto.
Tiam ili venis por la sindikatistoj
Kaj mi ne elparolis
Ĉar mi ne estis sindikatisto.
Tiam ili venis por la judoj
Kaj mi ne elparolis
Ĉar mi ne estis judo
Tiam ili venis por mi
Kaj neniu restis
Por paroli por mi
Orininala parolado, de la Konfesanta Eklazio, Frankin, 6 januaro 1946 eltiraĵo: (Fonto: Wikipedia - bonvolu donaci al ili hodiaŭ por konservi scion libera)
... la homoj kiuj estis metitaj en la tendarojn tiam estis komunistoj. Kiu zorgis pri ili? Ni sciis ĝin, ĝi estis presita en la gazetoj. Kiu levis sian voĉon, eble la Konfesanta Eklezio? Ni pensis: Komunistoj, tiuj kontraŭuloj de religio, tiuj malamikoj de kristanoj — "ĉu mi estu gardanto de mia frato?"
Tiam ili forigis la malsanulojn, la tiel nomatajn nekuraciulojn. Mi memoras konversacion, kiun mi havis kun persono, kiu asertis esti kristano. Li diris: Eble estas prave, ĉi tiuj nekuraceble malsanuloj nur kostas al la ŝtato monon, ili estas nur ŝarĝo por si mem kaj por aliaj. Ĉu ne estas plej bone por ĉiuj koncernatoj, se ili estas prenitaj el la mezo [de la socio]? Nur tiam la eklezio kiel tia rimarkis.
Tiam ni ekparolis, ĝis niaj voĉoj denove estis silentigitaj publike. Ĉu ni povas diri, ni ne estas kulpaj/respondecaj?
La persekutado de la judoj, la maniero kiel ni traktis la okupatajn landojn, aŭ la aferojn en Grekio, en Pollando, en Ĉeĥoslovakio aŭ en Nederlando, kiuj estis skribitaj en la gazetoj. … Mi kredas, ni konfesantaj-ekleziaj-kristanoj havas ĉiujn kialojn por diri: mea culpa, mea culpa! (mia kulpo, mia kulpo!) Ni povas paroli pri tio kun la ekskuzo, ke ĝi estus kostinta al mi mian kapon, se mi estus elparolinta.
Ni preferis silenti. Ni certe ne estas senkulpaj, kaj mi ree demandas min, kio estus okazinta, se en la jaro 1933 aŭ 1934 — devis esti ebleco — 14 000 protestantaj pastroj kaj ĉiuj protestantaj komunumoj en Germanio estus defendinta la veron ĝis sia mortoj? Se ni tiam diris, ne pravas, kiam Hermann Göring simple metas 100 000 komunistojn en la koncentrejojn, por lasi ilin morti. Mi povas imagi, ke eble 30 000 ĝis 40 000 protestantaj kristanoj estus detranĉintaj la kapojn, sed mi ankaŭ povas imagi, ke ni savintus 30–40 000 milionojn [sic] da homoj, ĉar tio estas kion ĝi kostas al ni nun.
1 note
·
View note
LINGVA LATINA PER SE ILLVSTRATA - CAPITVLVM TERTIVM DECIMVM
Jen ni denove kun alia ĉapitro, nomata Jaro kaj Monatoj, kiu tre interesa estas.
Rakonta resumo: Emilia klarigas al sia filo Kinto pri la monatoj kaj iomete parolas pri tago kaj nokto.
Jes, nur ĉi tio okazas. En la rakonto, kompreneble; la ĉapitro mem tamen havas la saman grandecon kiel la aliaj.
La rakonto povas esti mallonga, sed la enhavon, tamen, multe ni povas profiti.
«Vel», la alia «aŭ»
Mi jam sciis ke la latina havas pi ol unu maniero diri "aŭ", kaj jen ĝi aperas.
Unus annus duodecim menses vel trecentos sexaginta quinque dies habet.
Unue mi ne komprenis la uzado, tiam mi havis bonegan klarigon el aplikaĵo de mia poŝtelefono, nomata Scriba: «Por enkonduki alternativon kiel laŭ elekto aŭ prefero, aŭ kiam ne afetanta la ĉefan aserton.» Kaj ankoraŭ kompletigas: «Dum "aut" enkondukas absolutan aŭ esencan opozicion». Mi ege ŝatas ĝin. Tiaj aferoj, kvankam malfaciligi lernadon, igas onin sin esprimi multe pli per la lingvo, permesas onin montris siajn pensadojn kun pli da komplekseco.
UNUA PASINTA TEMPA VERBO!!
Nam tempore antiquo Martius mensis primus erat.
Ĝi estas komenco de mojosaj aferoj, mi kredas. Vere la unua pasinta tempa verbo aperanta, ĉar, nu, ĝi estas la klasika! Mi antaŭĝojas la venontajn.
Kaj kun la frazo supra, mi ankaŭ parolos pri la...
Ablativo kazo montranta tempan lokon
Mi trovis ĝin interesa kaj ĝin ŝatis ĉar simila afero ekzistas en Esperanto, kiun mi ankaŭ ŝatas. En Esperanto, anstataŭ diri «en tiu momento», oni povas diri «tiumomente». Oni igas tri vortojn unu. En la latina mi ne scias ĉu ekzistas pli ol unu maniero diri ĝin... Sed la libro montras ion similan ĉiukaze: «tempore antiquo». La diferenco nur estas la neeblo kunmeti la du vortojn. Esperante ĝi ja eblas: «antikvtempe».
La stranga maniero skribi nombrojn
Mi jam konas manieron per kiu - almenaŭ la ĉefaj - latinidaj lingvoj skribas siajn nombrojn: ĉiam la deko kaj post la unuo, kiel Esperanto, cetere. La latina, tamen, ŝajnas uzi la tutan inversan: unus et triginta.
Sed kial?? Ĉar ili ne uzis simple «triginta et unus»? Estus perfekte. La franca estas tiel. Ĉu oni povas inversigi, aŭ nur eblas ĉi tiu ŝablono?
Kaj, kvazaŭ en paralela universo, nombroj 28 kaj 29 estas: duo/de/triginta kaj un/de/triginta. Kial? Kial ne octo et vinginta kaj novem et vinginta? Alia nemontrita afero estis kien ĝi iras. Kio pri la 27 kaj suben? Ĉu la sama regulo okazas kun 38, 39, 48, 49 ktp? Certe klarigatos estonte.
Superlativo!!
Aperas superlativo por la unua fojo:
Februarius brevior est quam ceteri undecim menses: is mendis anni brevissimus est.
Multe interesan fakton mi rimarkis en ĝi. En la latina, tia formo de superlativo estas de supereco. Tamen, en la itala kaj la portugala, tia formo ankaŭ estas superlativo, sed ne de supereco, sed de absoluteco (gramatika kaza nomo). Uzante la finaĵon "issimo" en ambaŭ lingvoj, anstataŭ «ĝi estas la plej malgranda monato de la jaro», ni havus «ĝi estas tre malgranda monato de la jaro». Jes, simila senco, sed ne la sama signifo, kompreneble. Mi scivolas kio okazis por ke ĉi finaĵo, kiu latine esprimas superecon, komencis esprimi absolutecon. Ĉu eblas, mi min demandas, ke ĉi superlativo ankaŭ esprimas absolutecon en la latina? Nu, konante la latinan, kiu eĉ havas «aŭ» por ĉiu senco, mi dirus ke ĝi ne eblas, absoluteco havas alian formon. Aliflanke, mi honeste ne surpriziĝus se ĝi okazos.
Nu, eili estas facilaj finfine. Simple (radikalo) + -issim -us -a -um. Kaj fortune ĝia deklinacio estas la 1a kaj 2a, ne pli ol ili, kiel la adjektivoj, kiuj ankaŭ havas la 3an. «Brevis» estas je la 3a deklinacio, sed ĝia superlativo restas en la 1a kaj 2a. Unu malpli zorgo!
Parolante pri dato en la latina
Komencante dirante ke la nomoj de la monatoj estas adjektivoj, ne substantivoj. Utilas teni ĝin mense nun.
Nu, unua afero rimarkita de mi estis ke, iukiale, uloj pasintece ne volis diri «tago 25 de marto» aŭ «25a de marto», sed volis diri io kiel «ok tagoj antaŭ Kalendoj de aprilo». Kial, mi scivolas... Aferoj klarigataj sube.
Dato en la latina estas dividata en tri partojn, nomatajn: Kalendae, Idus kaj Nonae. Kaj plurala substantivo, mi ne scias kial, ĉar la tago estas nur unu.
Kalendae estas la unua tago de la monato. «1a de januaro» estas «Kalendae Ianuariae».
Idus estas dek tri tagoj post Kalendoj.
Idus Decembri; Idus Ianuarii. Kaj ĉi tie mi havis konfuzon. Dek tri tagoj post la unua tago de monato estas la 14a tago, ĉu ne? Ĉu mi malpravas ĉi tie? Iukiale, tamen, dek tri tagoj post la unua tago de monato en la latina estas la 13a tago. Nu, nenio tre granda, ĉiukaze.
Tamen estas sedo ĉi tie. Idus estas la 13a tago de monato, sed se ĉi monato estas marto, majo, Julio aŭ oktobro, la Idus estos la 15a tago. Kial? Mi tute ne scias. Probable estas afero rilate al io okazanta ie aŭ en io.
Nonus estas naŭ tagoj antaŭ Idus. Nonae februariae: dies quintus februarii.
Kiel diri dato latine
La dato estas neniam dirita rekte. Mi ne scias kiel traduki ĝin laŭvorte, sed ni vidu kiel diri «25a de marto»: «ante diem octavum Kalendas Apriles».
Tamen la libro ne diras kiam mi uzas la dividojn. Mi pensas ke en la unua tago, ni uzas Kalendae. De la dua tago ĝis Nonae, ni uzas Nonae. De la tago post Nonae ĝis Idus, ni uzas Idus. Kaj tiam mi scivolis: se mi volas diri «13a de decembro», mi diras «Idus Decembri». Sed kaj se mi volas diri «14a de decembro»? Mi pensas ke de ĉi tie pluen oni devas uzi la Kalendojn de la sekva monato, ĉi-kaze, januaro, ĉar la dato estas dirita per «antaŭ». Do «14a de decembro» = «ante diem undevicesimum Kalendas Ianuarias». Kaj jen dubo: ĉu ĝustas uzi Nonae anstataŭ Kalendae ĉi tie? Kaj Idus? Mi pensas ke estus kompreneble, se mi dirus «ante diem vicesimum tertium Nonas Ianuarias», sed mi vere havas impreson ke ĝi eblas sed ne pravas. Kaj ankaŭ estas pli facile kalkuli de Kalendae.
Mallongigoj
Vi certe rimarkis ke dato en la latina estas io granda. Sed ekzistas mallongigo por ĝi.
Ante diem = a. d.
La nombro = romaj ciferoj
Kalendae = Kal.
Nonae = Non.
Idus = Id.
Ankaŭ la monatoj havas mallongigon:
Ianuarius = Ian.
Februarius = Febr.
Martius = Mart.
Aprilis = Apr.
Maius = Mai.
Iunius = Iun.
Iulius = Iul.
Augustus = Aug.
September = Sept.
October = Oct.
November = Nov.
December = Dec.
Tiel, «ante diem decimum nonum Kalendas Ianuarias» = «a. d. XIX Kal. Ian.». La libro nur majuskligas la nomon de la monato, sed mi volis ankaŭ majuskligi la dividon, ĉar mi trovas bela. La mallongigojn de «ante kaj diem» mi ne volis majuskligi ĉar mi trovis ilin minusklajn pli bonaj.
Bedaŭrinde la mallongigo nur funkcias en teksto, do en parolado ni ankoraŭ bezonos duoble pli da tempo diri la daton en la latina ol ni bozonas por paroli ĝin en nia denaska lingvo. Jen vivo.
La libro tute konfuziĝis (?)
Ĝi ekparolis pri sezonoj:
Ver a mense Martio initium facit. Tempus a Martio ad Maium ver dicitur
Do aperas ĉi tio:
Hiems a mense Decembri ad Februarium.
Kial Decembri? Komence de ĉio, la vorto December eĉ ne estas adjektivo, sed substantivo, deklinacio ŝafo, kio estas afero ŝanĝanta kiam ni uzas ĝin por dato. Nun ĝi aperas. Decembri estas dativa pluralo. Sed ĉu post «ab» la vorto ne fariĝas ablativa?? Eĉ la vorto «mensis» estas ablative. Laŭ mi ĝi multe pli sencus, se ĝi estus, se ne ankaŭ ablativa, genitiva. Mi tute ne komprenis ĝin. La sama okazas al la vorto September. Ankaŭ la libro ne klarigis ĝin.
Sed tamen, mi eĉ ne almenaŭ povas scii ĉu Martius tie supre estas vere ablativa, ĉar ambaŭ ablativa kaj dativa kazo finiĝas per la sama finaĵo. Ve al mi.
Montrante la verbon tute!
Mi pensas ke mi jam diris ĉi tie ke la verbo de la dua kaj tria konjugacio ege konfuzas min ĉar mi ne povas scii iliajn finaĵojn plurale. Sed ŝajnas ke la libro solvos ĉi problemon, ĉar, aperinte nova verbo, ĝi tiel enkondukis tiun: incipere -it -iunt. Ĝi montris ĝian 3an personan pluralon! Mi volas ke ĝi daŭrigu, multe helpus min.
Belaj ilustraĵoj de Julio Cezaro kaj Cezaro Aŭgusto
Mi trovis ilin pli detala ol la ilustraĵoj de aliuloj. Aŭgusto, tamen, aspektas kiel statuo. Sed mi pensas ke ĝi estas impreso mia.
«Cum» ankaŭ signifas «kiam»
Nu, ni jam konis «cum», sed kun la signifo de «kun», sed tiam aperas:
O, quam longae sunt horae, cum necese est totum diem in lecto iacere!
«Cum» estas uzata kiel «kiam» sed montrante ke du eventoj kunekzistas, okazas samtempe. Memorigis min pri «as», de la angla.
Kaj alia afero atentigis min: la akuzativo. Ŝajnas ke ablativo estas uzata por indiki lokon en tempo, dum akuzativo... Nu, same kiel Esperanto, montras tempon en kies daŭro io okazas.
La kvina deklinacio
Mi apenaŭ lernis unu (4an) kaj la libro montras alian. Ve al mi. Aliflanke, ĝi estas iom facile (pli ol la kvara), ĉar ĝi sekvas ŝablonon de la 2a kaj 1a, la plej facilaj por mi.
Mi povas diri ke la libro nur komenciĝis nun. Kun ĉiuj deklinacioj enkondukitaj, do la vera lernado komenciĝos de la sekva ĉapitro. Estas kvazaŭ la aktuala kaj antaŭaj ĉapitroj estis nur preparado. Uf! Ni alfrontu.
Kuriozaĵo
Mi tradukis la vorton «pensum», kiu ĉiam aperas ĉe la fino de la ĉapitro. Ĝi signifas «tasko, ekzerco». Evidente, mi scias, sed bone estas certiĝi.
Jen la fino de la komentado pri alia ĉapitro. Mi multe ŝatis ĝin. Mi ŝatis scii aferojn per la latina. Nun la teksto mia, en kiun mi metis vorton kiu ne ĉeestas en ĉi ĉapitro, sed en la sekva. Sed permesu min uzi ĝin ĉar ĝi estas tre uzata kaj utila vorto (kvankam mi ne certas ĉu ĝia senco ĉiam adaptas al kio mi aludas): res = afero.
In caelo sunt res, res quas homines videre possunt, diem aut noctem: sol, luna et stellae. Stellae sunt minimae res in caelo, sed multae sunt. Aliae res sunt sol et luna. Luna noctem adest, cum stellis. Sol diem adest, luce sua illustrans tutam terram, itaque homines atque animales videre bene possunt (noctem videre bene non possunt quod luna illustrare terram tam bene quam sol non potest).
Jen ĉio. Ĝis poste!
9 notes
·
View notes